Strona glówna

[........]

Origino kaj ĝisnuna historio de IKEF

La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo estis fondita en 1985 laŭ
iniciato de s-roj Franz Josef Braun (Germanio) kaj Lawrence Mee (brito
loĝanta tiam en Roterdamo, Nederlando).

IKEF havis antaŭulon. Temis pri Instituto por Esperanto en Komerco kaj
Industrio (EKI), kies estraranoj, F.L.M. Wensing (Nederlando), Erik Carl‚n
(Svedio) kaj Bruno Vogelmann (Germanio) agadis en la 60aj kaj 70aj jaroj.

S-ro Braun pro profesiaj spertoj konvinkiĝis pri la valoro de la lingvo en
la kampo de internaciaj komercaj rilatoj. Li kaj s-ro Mee en 1984 ekinten-
cis revivigi la uzadon de Esperanto en komerco/ekonomio kaj kunlaborigi la
interesitajn homojn tiucele. Ili iniciatis sondadon de opinioj inter la
fakdelegitaro de UEA. La opinisonda cirkulero iris al pli ol 150 adresoj
en 67 landoj, kaj ĝi invitis al kunlaboro. La reagoj estis tiom
multnombraj ke, por grupe respondi, en aŭgusto 1984 eldoniĝis la unua
Laŭokaza Novaĵletero de IKEF (antaŭulo de La Merkato).

Unua laborkunsido okazis en Brugge, Belgio, la 19an de aprilo 1985, kun s-
roj Braun, Mee kaj Rotsaert. La fondkunveno okazis dum la 70a Universala
Kongreso en Augsburg, Germanio, je la 6a de aŭgusto 1985, kun 30 par-
toprenantoj.

Dekomence la membraro de IKEF sufiĉe rapide kreskis. Ok jarojn post la
fondo ĝi trapasis la membronombron 100. Sekve de tio UEA akceptis IKEF
dum la 70a UK en Seulo kiel aliĝintan fakan asocion. Komence de 1996 la
nombro de membroj estis 120.

[........]